Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Manfred Retzlaff Kelka floro, kie ĝi Esperanto 1984-05-13 Arg-1453-722 | MR-150-1 2012-12-11 19:22 Manfred nur diese hinzufügen
Pete Seeger * Where have all the flowers gone? Englisch Arg-1452-722 2012-12-11 18:53 Manfred nur diese hinzufügen
Wouter Pilger Ĉiuj floroj estas for Esperanto Arg-1454-722 2012-12-11 19:06 Manfred nur diese entfernen

Pete Seeger,
Ĉiuj floroj estas for

 
übersetzt von Wouter Pilger
 
Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj knabinoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj knabinoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj knabinoj estas for,
Edziniĝis post ador'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj edzoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj edzoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj edzoj estas for,
Soldatiĝis kun dolor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj soldatoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj soldatoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj soldatoj estas for,
En la tomboj de l' memor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj tomboj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj tomboj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj tomboj estas for,
Kovras ilin flor-trezor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"Where have all the flowers gone?" von
Pete Seeger ins Esperanto durch Wouter
Pilger (*1942-01-26 - †2006-08-15).

Pri Wouter Pilger vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wouter_Pilger.
La esperantigo de la kanto troviĝas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88iuj_floroj_estas_for.
Sondisko kun la kantata tekcto de tiu ĉi
esperantigo estas aŭdebla en
http://www.ipernity.com/doc/55897/3641585.