Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Joachim Gießner Kiom da mono elspezas la mond' Esperanto Arg-1449-720 2012-12-11 09:50 Manfred nur diese hinzufügen
Manfred Retzlaff Kiom da mono elspezas la hom' Esperanto 1984-04-29 Arg-1447-720 | MR-148-1 2012-12-11 09:05 Manfred nur diese entfernen
Hans Bradtke Die Antwort weiß ganz allein der Wind Deutsch Arg-1448-720 2012-12-11 09:13 Manfred nur diese hinzufügen
Bob Dylon * Blowin' in the Wind Englisch 1962-04 Arg-1446-720 2012-12-11 09:07 Manfred nur diese hinzufügen

Bob Dylon ,
Kiom da mono elspezas la hom'

 
übersetzt von Manfred Retzlaff
 
Kiom da mono elspezas la hom'
Por la armilar' sur la ter'? -
Kaj kiom da vortoj diratas de li?
Kaj ne malpliiĝas mizer'!
 
Ĉu devos okazi la lasta milit'
Kun neimagebla mizer'?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Kiom da stratoj sur tiu ĉi ter'
Kondukas al senesperec'? -
Kaj tiom da maroj en tiu ĉi mond'
Plenplenas de plor' kaj tristec'? -
 
Kaj kiom da inoj atendas, ho ve,
Kaj restas en tia solec'?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Kiom da homoj en malliberec'
Suferas nur pro opini'? -
Kaj kiom da homaj infanoj, ho jes,
Malsatas sur ter tiu ĉi?
 
Kaj kial la revoj sur pac' sur al ter'
Ne efektiviĝas sur ĝi?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"Blowin' in the Wind" von Bob Dylon
(civila nomo: Robert Allen Zimmermann,
*1941-05-24) ins Esperanto durch Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) in 1984-04-29.

La melodio de tiu ĉi kanto, kiun verkis
la aŭtoro Bob Dylon (civila nomo: Robert
Allen Zimmermann) ankaŭ, aŭdeblas en
http://www.youtube.com/watch?v=tGO8snK98l0.
Pri la muziknotoj vidu:
http://de.scribd.com/doc/9589786/Bob-Dylan-Blowin-in-the-wind-notes.