Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, Romancoj V Esperanto 1984 Arg-1431-712 | MR-141-1 2012-12-08 23:21 Manfred nur diese entfernen
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, Romanzen V Deutsch Arg-1430-712 2012-12-08 22:57 Manfred nur diese hinzufügen

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, Romancoj V

 
übersetzt von Manfred Retzlaff
 
Knabinon sorĉigis mia avin'
Kaj oni al brul-morto
Kondamnis post torturo ŝin;
Ŝi ne konfesis per vorto.
 
En fornon oni ŝovis ŝin,
Ŝi kriis pro sufero,
Kaj kiel korniko ŝi levis sin
En nigra fum' al supero.
 
Vi nigra plumhava avino de mi,
Ho, venu en mian karceron,
Enflugu tra l' krado al mi tien ĉi
Kaj portu al mi manĝaĵeron.
 
Ho nigra, plumhava avino vi,
Ho, zorgu por mia trankvilo,1)
Ke l' korniko ne piku l' okulojn de mi,
Dum pendas mi de l' pendumilo
.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Buch
der Lieder, Junge Leiden, Romanzen V" von
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
ins Esperanto durch Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) in 1984.
 
1) aŭ:\\Min lasu en trankvilo,\\Ne piku
miajn okulojn vi,\\Dum pendas mi de l'
pendumilo.