Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Heine, Heinrich * Buch der Lieder, Junge Leiden, VI Deutsch Arg-1421-707 2012-12-07 11:33 Manfred nur diese hinzufügen
Retzlaff, Manfred Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VI Esperanto 1983 Arg-1422-707 | MR-137-1 2012-12-07 12:35 Manfred nur diese entfernen

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VI

 
übersetzt von Manfred Retzlaff
 
Nur atendu, vi ŝipisto,
Tuj mi iros for kun vi,
De du inoj mi foriras,
De Eŭropo kaj de ŝi.
 
Sanga fonto, vi rompiĝu
El la korpo, el la kor',
Ke por mia varma sango
Skribitiĝu la dolor'.
 
Kial treme nun hodiaŭ
Mian sangon timas vi,
Kvankam staris longajn jarojn
Antaŭ vi sangante mi.
 
Ĉu ankoraŭ ĝi konatas
Al vi tiu histori'
De serpento, kiu pomon
Donis al pra-ul' de ni?
 
Same kiel mizerigis
Tiun nia pra-patrin',
Tiel ankaŭ vi min tentis,
Tute vi detruis min.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Buch
der Lieder, Junge Leiden, VI" von Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
ins Esperanto durch Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) in 1983.