Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Retzlaff, Manfred Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, V Esperanto 1983-06-29 Arg-1420-706 | MR-136-1 2012-12-07 10:00 Manfred nur diese entfernen
Heine, Heinrich * Buch der Lieder, Junge Leiden, V Deutsch Arg-1419-706 2012-12-07 09:40 Manfred nur diese hinzufügen

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, V

 
übersetzt von Manfred Retzlaff
 
Bela loko de sufero,
Bela tombo estas vi.
Bela urbo, estas vero,
Ke adiaŭ diras mi.
 
Nun adiaŭ, promenejo,
Kie iris la knabin',
Nun adiaŭ, sankta ejo,
Kie mi ekvidis ŝin.
 
Se ne estus mi vidinta
Vin, de mia kor' reĝin'!
Ja ne estus okazinta,
Ke mizer' premegas min.
 
Ke vi amu min pasie
Mia estis ne dezir',
Mi nur volis vivi tie,
Kie blovas via spir'.
 
Vi amarajn vortojn diras,
Kaj min puŝas de mi for.
Tio tute min disŝiras,
Malsanegas mia kor'.
 
Kaj mi sentas egan lacon,
Min fortrenas kun baston',
Ĝis mi trovas mian pacon
Fore sub tombeja ŝton'.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Buch
der Lieder, Junge Leiden, V" von Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
ins Esperanto durch Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) in 1983-06-29.