Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Hermann Löns * Höret Deutsch Arg-1254-621 2012-10-29 22:05 Manfred nur diese hinzufügen
Manfred Retzlaff Aŭdu Esperanto Arg-1255-621 2012-10-29 22:20 Manfred nur diese entfernen

Hermann Löns,
Aŭdu

 
übersetzt von Manfred Retzlaff
 
Senviva estas en la mond'
Nenio, ankaŭ la
Dezerta seka sablo kaj
La roko vivas ja.
 
Malfermu la okulojn, sed
Senvorta tenu vin.
Sekretaj aĵoj tiam al
Vi eksciigos sin.
 
Komprenos vi la voĉojn de l'
Estaĵoj ĉirkaŭ vi.
Kaj ĉiu sonos, kvazaŭ vin
Salutos kore ĝi.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Höret" von Hermann Löns (*1866-08-29
- †1914-09-26) ins Esperanto durch
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).