Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur diese entfernen
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur diese hinzufügen
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur diese hinzufügen
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Deutsch Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur diese hinzufügen

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 
übersetzt von Richard Schulz
 
Malfrua ĉeval' en nokta vent'?
La patro estas en korturment'.
Enbrake tenas infanon li,
sekure, tamen kun zorg' pri ghi.
 
Fileto, kial vi timas nur? -
Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.
Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -
Nebul' ĝi estas, mia fil'. -
 
"Ho, ĉarma knabo, sekvu min!
Juvelojn havas mia patrin'.
Kolorajn florojn ricevos vi,
Kaj vi ludos gaje kun papili'."
 
Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!
Li logas min for al luksa festen'! -
Ne timu! Dormu, mia etul'!
Susuras arboj en la nebul'. -
 
"Nu venu, fajna knabo, kun mi!
La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.
La princinoj dancos dumnokte en rond'
Kaj kante vin lulos en bela rotond'."
 
Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'
Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -
Mi bone vidas, mia filet',
De grizaj salikoj jen estas aret'. -
 
"Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.
Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -
Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!
Elfreĝo venis al sia cel'! -
 
La patro rajdas kun granda rapid'.
Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.
Li pene venas al la kort'.
La knabon prenis jam for la mort'.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Erlkönig" von Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) ins
Esperanto durch Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.