Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] Deutsch Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred nur diese hinzufügen
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred nur diese hinzufügen
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr nur diese entfernen

Heinrich Heine,
[Karulin', vi devas diri]

 
übersetzt von Leopold Blumental
 
Karulin', vi devas diri,
Ĉu ne sonĝo estas vi,
En somera tag' florinta
El poeta fantazi'?
 
Ne! erar'! ... Buŝeton tian,
Sorĉon de la okulet',
Tiel dolĉan knabineton
Ne ekkreos la poet'!
 
Nur vampirojn, baziliskojn,
Monstrojn, idojn de malam',
Nur terurajn fablajn bestojn,
Poetara kreas flam'!
 
Vin do ... kaj ruzecon vian
Ĉe anĝela vizaĝet',
La rigardojn piajn .., falsajn ...
Ne eksonĝos la poet'!
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"[Liebste, sollst mir heute sagen]" von
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
ins Esperanto durch Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La germanan originan version verkitan de
Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder",
sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI.
- Informoj pri la tradukinto Leopold
Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas
en la vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.