Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur diese entfernen
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Deutsch Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur diese hinzufügen

Heinrich Heine,
Sur flugiloj de la kanto

 
übersetzt von Manfredo Ratislavo
 
Sur flugiloj de la kanto
Al Gango vi lasu vin
Forporti de via amanto
Al plej bela lok´, karulin´.
 
Jen kuŝas en la lunbrilo
Floranta lotus-ĝarden´,
Aperas en la trankvilo
Sorĉigaj feinoj jen.
 
Karese la violetojn
Subridi jen aŭdas vi,
Rakontas odorajn sekretojn
La rozoj inter si.
 
Gazeloj alsaltas maltime,
Mallaŭte nur tra la aer´
Aŭdigas de malproksime
Susuro de l´ sankta river´.
 
Ni volas ekkuŝi tie,
En arbareto sub palm’
Ripozi kaj am-ebrie
Sonĝadi en nokta kalm’.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Auf
Flügeln des Gesanges" von Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) ins
Esperanto durch Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).

El la „Libro de l´ Kantoj“, lirika
intermezo.