Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur diese hinzufügen
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur diese entfernen
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Deutsch Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur diese hinzufügen

Heinrich Heine,
Vin kantflugile, kara

 
übersetzt von Kálmán Kalocsay
 
Vin kantflugile, kara,
mi portus de tie ĉi.
Sur Ganges-bordo lokon
belegan ja scias mi.
 
Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas
en lunlumita kviet',
la lotusfloroj atendas
je l' kora fratinet'.
 
Violoj ridetas, kisas,
rigardas el stela ĉiel',
fabelojn odorajn rozoj
flustras al si ĉe orel'.
 
Spionas la piaj, saĝaj
gazeloj, saltas kun baŭm',
la sankta river' lontane
susuras per sia ŝaŭm'.
 
Kaj tie ni por ripozo
kuŝos sub alta palm',
kaj trinkos amon, pacon
kaj sonĝos pri fea ĉarm'.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Auf
Flügeln des Gesanges" von Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) ins
Esperanto durch Kálmán Kalocsay (Kalmano
Kaloĉajo, *1911 - †1976).