Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur diese hinzufügen
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Englisch Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur diese hinzufügen
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Deutsch Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur diese hinzufügen
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur diese entfernen

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
übersetzt von Clarence Bicknell
 
kun ok-liniaj strofoj
 
Jen la lasta rozeto
de fora somer'!
Ĝiaj belaj kunuloj
jam velkis sur ter'!
Ne restas parenco,
ne unu rozflor'
Partoprenas kompate
en ĝia dolor'.
 
Mi ne lasos vin velki
tutsola, ho roz'.
Iru dormi kun ili
en paca ripoz'.
Nun viajn petalojn
disĵetas mi for
Al viaj kunuloj
sen viv', sen odor'.
 
Tiel same volonte
formortus mi mem,
Se ne plu min atendus
amika manprem'.
Ĉar kiu kun koro
en tiu ĉi mond'
Volus loĝi izola
sen amo-respond'?
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"’T is the Last Rose of Summer " von
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25)
ins Esperanto durch Clarence Bicknell
(*1842-10-27 - †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.