Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur diese entfernen
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur diese entfernen
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Deutsch Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur diese hinzufügen
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Englisch Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur diese hinzufügen

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
übersetzt von Antoni Grabowski   übersetzt von Clarence Bicknell
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
Jen floras sola, forlasita   Jen la lasta rozeto
La lasta rozo de l' somero,   de fora somer'!
Dum ĝia ĉarma gefrataro,   Ĝiaj belaj kunuloj
Velkinte kuŝas jam sur tero.   jam velkis sur ter'!
Ne estas ia flor' parenca,   Ne restas parenco,
Nek roz-burĝono en proksimo,   ne unu rozflor'
Por interŝanĝi la ridetojn   Partoprenas kompate
Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   en ĝia dolor'.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca,   Mi ne lasos vin velki
Ĉagrene sur trunketo brili;   tutsola, ho roz'.
Ĉar la karuloj viaj dormas,   Iru dormi kun ili
Do iru, dormu vi kun ili!   en paca ripoz'.
Foliojn viajn mi afable   Nun viajn petalojn
Disĵetas sur bedeto jena:   disĵetas mi for
Vi kuŝu apud senaroma,   Al viaj kunuloj
Malviva kunular' ĝardena!   sen viv', sen odor'.
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos   Tiel same volonte
De l' amikeco flor' fidela,   formortus mi mem,
Kaj el brilanta amo-ringo   Se ne plu min atendus
Elfalos lasta ŝton' juvela.   amika manprem'.
Ĉar kiam velkis veraj koroj,   Ĉar kiu kun koro
Sentemaj flugis for el rondo,   en tiu ĉi mond'
Ho, kiu volus tiam loĝi   Volus loĝi izola
Solece en malvarma rondo?   sen amo-respond'?
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"’T is the Last Rose of Summer " von
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25)
ins Esperanto durch Antoni Grabowski
(*1857-06-11 - †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
  Übersetzung des englischen Gedichtes
"’T is the Last Rose of Summer " von
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25)
ins Esperanto durch Clarence Bicknell
(*1842-10-27 - †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.