Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur diese entfernen
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Englisch Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur diese hinzufügen
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Deutsch Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur diese hinzufügen
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur diese hinzufügen

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
übersetzt von Antoni Grabowski
 
kun ok-liniaj strofoj
 
Jen floras sola, forlasita
La lasta rozo de l' somero,
Dum ĝia ĉarma gefrataro,
Velkinte kuŝas jam sur tero.
Ne estas ia flor' parenca,
Nek roz-burĝono en proksimo,
Por interŝanĝi la ridetojn
Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca,
Ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas,
Do iru, dormu vi kun ili!
Foliojn viajn mi afable
Disĵetas sur bedeto jena:
Vi kuŝu apud senaroma,
Malviva kunular' ĝardena!
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos
De l' amikeco flor' fidela,
Kaj el brilanta amo-ringo
Elfalos lasta ŝton' juvela.
Ĉar kiam velkis veraj koroj,
Sentemaj flugis for el rondo,
Ho, kiu volus tiam loĝi
Solece en malvarma rondo?
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"’T is the Last Rose of Summer " von
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25)
ins Esperanto durch Antoni Grabowski
(*1857-06-11 - †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.