Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Englisch Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur diese hinzufügen
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur diese hinzufügen
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur diese hinzufügen
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur diese entfernen

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
übersetzt von Clarence Bicknell
 
Jen la lasta rozeto de fora somer'!
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!
Ne restas parenco, ne unu rozflor'
Partoprenas kompate en ĝia dolor'.
 
Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.
Iru dormi kun ili en paca ripoz'.
Nun viajn petalojn disĵetas mi for
Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.
 
Tiel same volonte formortus mi mem,
Se ne plu min atendus amika manprem'.
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'
Volus loĝi izola sen amo-respond'?
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"’T is the Last Rose of Summer" von
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25)
ins Esperanto durch Clarence Bicknell
(*1842-10-27 - †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.