Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur diese hinzufügen
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur diese hinzufügen
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Englisch Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur diese hinzufügen
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur diese entfernen

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 
übersetzt von N. N. 101
 
Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.
La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:
ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.
 
Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti
Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.
En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:
Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.
 
Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus
Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:
Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,
En la dezerta mondo volonte kiu restus?
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"’T is the Last Rose of Summer" von
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25)
ins Esperanto durch N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.