Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Deutsch Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur diese hinzufügen
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur diese entfernen
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur diese entfernen

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 
übersetzt von Karl Jost   übersetzt von Willy Nüesch
 
La homa animo   La homanimo
similas al akvo,   Similas al akvo:
de l' ĉielo ĝi venas,   De l' ĉielo ĝi venas,
al ĉielo ĝi iras,   Al ĉielo ĝi iras,
kaj devas denove   Kaj infren ree
reveni al tero,   Al tero ĝi devas,
daŭre ŝanĝante.   En ŝanĝo eterna.
 
Torente de l' alta   Kiam de l' alta,
kruta rokvando   Kruta rokmuro
pura la akvo   Fluas la pura radio,
ĉarme disŝprucas   Ĝi polvas plaĉe
je nubondoj   En nubaj ondoj
sur glatan rokon,   Al glata roko,
kaj facilkviete   Kaj mildakceptite
fluas nubvuale,   Ĝi ondas vuale,
murmure   Softmuĝe
en la profundon.   Al la profundo.
 
Se staras rifoj   Kaj se rifoj
al falo kontraŭe,   Kontraŭas la falon,
ĝi ŝaŭmas kolere,   Ĝi ŝaŭmas indigne
ŝtup-al-ŝtupe   Ŝtup-post-ŝtupe
abismen.   Abismen.
 
Nun malrapide   En malprofunda fluejo
ĝi trarampas la valon,   Ĝi rampas tra l' valo herbeja,
kaj en glata la lag'   Kaj en la glata lago
respegulas sin.   Paŝtas sian vizaĝon
ĉiuj la astroj.   Astroj ĉielaj.
 
Vent' estas al ondo   Vent' 'stas amanto
ĉarma kunulo;   Ĉarma de l' ondo,
vent' kirlas el fundo   Vent' miksas funde
ŝaŭmantajn ondegojn.   Ondojn ŝaŭmantajn.
 
Animo de l' homo,   Vi, homa animo,
vi similas al akvo!   Similas al akvo.
Sorto de l' homo,   Vi, sorto de l' homo,
al vent' similas ja vi.   Similas al vent'.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Gesang der Geister über den Wassern"
von Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) ins Esperanto durch
Karl Jost (*1876 - †1952).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo
"Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144),
27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin
tien.
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto
loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis
kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo
kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron
de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn.
Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch
  Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Gesang der Geister über den Wassern"
von Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) ins Esperanto durch
Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634
Hombrechtikon, Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en la interreta poem-kolekto
"Argiope.poezio.net".