Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Deutsch Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur diese hinzufügen
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur diese entfernen
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur diese hinzufügen

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 
übersetzt von Karl Jost
 
La homa animo
similas al akvo,
de l' ĉielo ĝi venas,
al ĉielo ĝi iras,
kaj devas denove
reveni al tero,
daŭre ŝanĝante.
 
Torente de l' alta
kruta rokvando
pura la akvo
ĉarme disŝprucas
je nubondoj
sur glatan rokon,
kaj facilkviete
fluas nubvuale,
murmure
en la profundon.
 
Se staras rifoj
al falo kontraŭe,
ĝi ŝaŭmas kolere,
ŝtup-al-ŝtupe
abismen.
 
Nun malrapide
ĝi trarampas la valon,
kaj en glata la lag'
respegulas sin.
ĉiuj la astroj.
 
Vent' estas al ondo
ĉarma kunulo;
vent' kirlas el fundo
ŝaŭmantajn ondegojn.
 
Animo de l' homo,
vi similas al akvo!
Sorto de l' homo,
al vent' similas ja vi.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Gesang der Geister über den Wassern"
von Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) ins Esperanto durch
Karl Jost (*1876 - †1952).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo
"Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144),
27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin
tien.
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto
loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis
kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo
kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron
de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn.
Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch