zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Johann Wolfgang von Goethe | * Gesang der Geister über den Wassern | Deutsch | Arg-988-504 | 2010-01-10 17:18 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Karl Jost | Kanto de la spiritoj super la akvoj | Esperanto | Arg-989-504 | 2010-01-11 12:54 Manfred | nur diese entfernen | |
Willy Nüesch | Kanto de la spiritoj super la akvoj | Esperanto | Arg-1025-504 | 2013-08-28 18:48 Manfred | nur diese hinzufügen |
Johann Wolfgang von Goethe, |
übersetzt von Karl Jost |
La homa animo |
similas al akvo, |
de l' ĉielo ĝi venas, |
al ĉielo ĝi iras, |
kaj devas denove |
reveni al tero, |
daŭre ŝanĝante. |
Torente de l' alta |
kruta rokvando |
pura la akvo |
ĉarme disŝprucas |
je nubondoj |
sur glatan rokon, |
kaj facilkviete |
fluas nubvuale, |
murmure |
en la profundon. |
Se staras rifoj |
al falo kontraŭe, |
ĝi ŝaŭmas kolere, |
ŝtup-al-ŝtupe |
abismen. |
Nun malrapide |
ĝi trarampas la valon, |
kaj en glata la lag' |
respegulas sin. |
ĉiuj la astroj. |
Vent' estas al ondo |
ĉarma kunulo; |
vent' kirlas el fundo |
ŝaŭmantajn ondegojn. |
Animo de l' homo, |
vi similas al akvo! |
Sorto de l' homo, |
al vent' similas ja vi. |
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Gesang der Geister über den Wassern" von Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) ins Esperanto durch Karl Jost (*1876 - †1952). Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo "Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144), 27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951. Vidu ankaŭ la retejon http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm. S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danio, lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin tien. Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn. Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch |