zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Dippel | * Das Herz am Rhein | Deutsch | 1847 | Arg-967-496 | 2014-04-23 13:18 Manfred | nur diese hinzufügen |
N. N. 16 | La koro ĉe l' Rejno | Esperanto | 1932-08-01 | Arg-969-496 | 2009-12-02 13:19 Manfred | nur diese entfernen |
Heinrich Dippel, |
übersetzt von N. N. 16 |
En Rejno profunda kaŝiĝas kron' |
Sorĉita el or' kaj juvela ŝton', |
Kaj kiu ĝin levos kun brava kor'- |
Li estos kronata en sama la hor'. |
De l' Belt' ĝis Danubo en land' kiu ajn |
Reganto li estos: la Reĝo de l' Rejn'! |
En Rejno profunda kaŝiĝas lir' |
El blanka eburo kaj brilsafir' |
Kaj kiu ĝin levos kun brava kor' - |
Tuj verve li kantos kun fajra fervor'. |
Senmorta li estas en temp' kiu ajn: |
La Bardo estonta, la Bardo de l' Rejn'! |
Ĉe Rejno post verdaj vinbranĉoj jen |
Dometo sin kaŝas kun gajmien'.1) |
Enloĝas knabino kun virga kor', |
Je virto ja riĉa, malriĉa je or'. |
Se virgan ĉi koron akirus mi, |
Mi donus la kronon, la liron por ĝi! |
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Das Herz am Rhein" von Heinrich Dippel (*1825 - †1870) ins Esperanto durch N. N. 16 in 1932-08-01. El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio. Speciala numero, 13-a jarkolekto, 1-an de aŭgusto 1932. Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand Berger. Vidu ankaŭ la retejon http://www.literaturo.dk/rejno.htm, kiun verkis s-ro Lars Kromann, Stenbrydervej 6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danujo. Mi, Manfred Retzlaff, proponas alian traduk-version de la unuaj du linioj de la tria strofo; ĉar mi pensas, ke la vortoj "kun gajmien" ne bone konvenas al dometo. Mi aldonas mian ŝanĝo-proponon en piednoto. |
1) aŭ eble pli bone:\\Mi konas dometon en verda ĝarden'\\Kaŝitan malantaŭ vit-branĉoj jen. |