Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Manfredo Ratislavo Lunlumo Esperanto Arg-965-494 2009-11-07 19:37 Manfred nur diese entfernen
Theodor Storm * Mondlicht Deutsch Arg-964-494 2009-11-07 19:28 Manfred nur diese hinzufügen

Theodor Storm,
Lunlumo

 
übersetzt von Manfredo Ratislavo
 
Ripozas jen la mondo
En lumo de la lun’;
Kaj kia pac’ beata
ĝin ĉirkaŭtenas nun!
 
La vento nur susuras,
Apenaŭ movas sin,
En tiu milda brilo
Ekdormas je la fin’.
 
Kaj kio ne ekfloris
Dumtage sub la sun’,
Malfermas la kalikojn,
Odoras nokte nun.
 
Al tiu pac’ delonge
Ne kutimiĝis mi!
Amplena luno estu
en mia vivo vi!
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Mondlicht" von Theodor Storm (Teodoro
Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04)
ins Esperanto durch Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, esperantigis tiun
chi poemon en la 13/14a de Aprilo de 2002.