Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Franz Freiherr von Dingelstedt * An der Weser Deutsch Arg-835-424 2012-11-01 15:24 Manfred nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Ĉe la Vezero Esperanto 1989-06-20 Arg-836-424 | MR-228-1 2012-11-01 16:19 Manfred nur diese entfernen
H. W. Funk Ĉe la Weser Esperanto Arg-1387-424 2012-12-13 11:33 Manfred nur diese hinzufügen

Franz Freiherr von Dingelstedt,
Ĉe la Vezero

 
übersetzt von Manfredo Ratislavo
 
Kun mia liuto tie ĉi
Multfoje surmonte mi sidis,
Min mem kaj la mondon forgesis mi,
Dum tiun ĉi valon mi vidis.1)
 
Kaj plena estis de hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ Vezero.
 
Flustradis kvazaŭ defore tra l’
Arbaro de l’ am melodioj,2)
Kaj el la aperta grundo de l’ val’
Salutis min sonĝaj vizioj.
 
Kaj plena estis da hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ rivero.
 
Denove mi sidas nun tie ĉi,
La kantojn malnovajn mi penas
Reaŭdi, sed vane aŭskultas mi,
La sonĝoj jam ne plu revenas.3)
 
La dolĉaj bildoj forestas jam
Sub morna ĉielo premata!
Adiaŭ, adiaŭ, vi sonĝoj de l’ am’!
Adiaŭ, vi tempo beata!
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "An
der Weser" von Franz Freiherr von Dingelstedt
(*1814-06.30 - †1881-05-15) ins
Esperanto durch Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) in 1989-06-20.

La teksto troveblas ankaŭ sub
http://www.volksliederarchiv.de/text2521.html.
Vídu ankaŭ:
http://www.axelschaefermdb.de/files/4/1884-das_weserlied.pdf.
 
1) aŭ:\\Kun mia liuto tie ĉi\\Multfoje mi
estas sidinta,\\Envalen vidante estas
mi\\La mondon kaj min forgesinta.\\
2) aŭ:Arbaro amkant-melodioj,\\
3) aŭ: La sonĝoj ne plu revenas.