zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Deutsch | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur diese hinzufügen |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur diese entfernen | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur diese entfernen |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
übersetzt von Adolf Burkhardt | übersetzt von Joachim Gießner | übersetzt von Otto Bonte | ||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | ||
orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | ||
la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | ||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||
el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||
mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | ||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | ||
sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | ||
trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | ||
Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | ||
fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | ||
la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | ||
3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | ||
Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | ||
ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.1) | Sed tamen ronda ĝi. | ||
Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | ||
aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | ||
nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | ||
4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4. ..................... | ||
pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ........................ | ||
ne multon scias ni. | ........................ | ........................ | ||
Ni teksas iluziojn | ........................ | ........................ | ||
kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ........................ | ||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ........................ | ||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5. ..................... | ||
la Savon, ne plu fidi | ........................ | ........................ | ||
vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ........................ | ||
Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ........................ | ||
infane Dio-timaj | ........................ | ........................ | ||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ........................ | ||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6. ..................... | ||
el mond' nin volu preni | ........................ | ........................ | ||
per milda morto for. | ........................ | ........................ | ||
Nin tiam al ĉielo | ........................ | ........................ | ||
venigu, al la celo: | ........................ | ........................ | ||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ........................ | ||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | ||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | ||
dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | ||
Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | ||
por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | ||
ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | ||
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | ||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |