zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Deutsch | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur diese entfernen | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur diese entfernen |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur diese entfernen |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
übersetzt von Guido Holz | übersetzt von Joachim Gießner | übersetzt von Otto Bonte | übersetzt von Manfred Retzlaff | |||||
1. La luno nun ekhelas, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | ||||
Steletoj oraj belas | Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | ||||
En la ĉiela klar'; | Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | ||||
L'arbaro nigra revas, | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||||
Kaj el herbejo levas | Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||||
Mirige sin nebula mar'. | Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||||
2. Silenta estas mondo | Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||||
Kaj en krepuska rondo | Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | ||||
Hejmecas kun favor'! | So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | ||||
Similas kalman ĉelon, | Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | ||||
En kiu vi kverelon | Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | ||||
De l'tago dorme pelu for. | Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||||
Aspekto nur duonas, | Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | ||||
Sed rondas ĝi en bel'. | Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | ||||
Do ankaŭ estas multo, | So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | ||||
Loganta al insulto, | Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | ||||
Okulojn ĝenas la malhel'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||||
4. Ni homoj tiel vantaj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||||
Ja estas nur pekantaj, | Sind eitel arme Sünder | ........................ | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ||||
Malvasta nia sci'; | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | ........................ | Malmulton scias ni! | ||||
Ĥimerojn ni eltrikas, | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | ||||
Ni multe artifikas | Und suchen viele Künste | ........................ | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ||||
5. Vidigu, Dio, savon, | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | ||||
Pasem' ne veku ravon, | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ||||
Ne ĝoju ni pro glor'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | ........................ | je vanta iluzi’! | ||||
Fariĝu malafektaj | Laß uns einfältig werden | ........................ | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | ||||
Ni kaj al vi respektaj, | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||||
Infane gaju nia kor'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | ||||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | ||||
El mondo nin forpreni | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ||||
Al fin' per milda mort'! | Durch einen sanften Tod! | ........................ | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ||||
Kaj post forpren' fidele | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ||||
Hejmigu nin ĉiele, | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | ........................ | Ho faru, ke ni venos | ||||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | ||||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||||
Vi en la nom' de Dio, | In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | ||||
Jam fridas nokta vent'. | Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | ||||
Per dolĉa dorm' nin benu, | Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | ||||
Najbaron ankaŭ en turment'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||||
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Verfasser dieses deutschen Gedichtes ist Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Manfred Retzlaff (*1938-11-04) in 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |