Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur diese entfernen
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur diese entfernen
Claudius, Matthias * Abendlied Deutsch Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur diese hinzufügen
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur diese hinzufügen
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur diese entfernen
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur diese hinzufügen

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
übersetzt von Otto Bonte   übersetzt von Guido Holz   übersetzt von Adolf Burkhardt
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele
Steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele
Ravante homojn nin;   En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas
Nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo
Kaj kiel ŝajnas eta   Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo
Krepuska en kovril';   Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.
Por ke vi en ĉambreto   Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso
Samkiel infaneto   En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso
Senzorge dormu en lulil'.   De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone
Vi vidas nur duonon,   Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;
Sed tamen ronda ĝi.   Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':
Ni ofte ion ridas,   Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas
Ĉar ni ne klare vidas,   Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas
Ke ĉie regas harmoni'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.
 
4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj
........................   Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;
........................   Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.
........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn
........................   Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn
........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi
........................   Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi
........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!
........................   Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,
........................   Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj
........................   Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,
........................   El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni
........................   Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.
........................   Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo
........................   Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:
........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
De bona Di' ŝirmataj   Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Kun tuta la homar'.   Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Kar-Dio ne nin punu,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,
Trankvilan dormon donu   Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace
Kaj al malsana la najbar'!   Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15
- †1815-01-21) ins Esperanto durch
Otto Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15
- †1815-01-21) ins Esperanto durch
Guido Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15
- †1815-01-21) ins Esperanto durch
Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.