Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Joseph M. Scriven * What a Friend We Have in Jesus Englisch Arg-726-372 2006-08-25 15:58 mgr nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Ho Jesu', amiko mia Esperanto 2006-08-24 Arg-727-372 | MR-449-1b 2006-08-24 09:22 Manfred nur diese hinzufügen
Reinhard Pflüger Trans imag' Jesu' amikas Esperanto 2006-08 Arg-732-372 2008-03-30 23:14 Manfred nur diese entfernen
Tr. Ernst Gebhardt Welch ein Freund ist unser Jesus Deutsch Arg-729-372 2006-08-24 09:35 Manfred nur diese hinzufügen

Joseph M. Scriven ,
Trans imag' Jesu' amikas

 
übersetzt von Reinhard Pflüger
 
Trans imag' Jesu' amikas -
kia la privilegi',
ke li portas nian ŝuldon.
Preĝe donu ĝin al li.
Kiom ni disipas ŝancojn
pri anima harmoni',
sole ĉar ni rezignadas
preĝe turni nin al li.
 
En danĝero kaj aflikto,
tento kaj eĉ tragedi'
ni neniam malesperu.
Preĝe prenu ĝin al li,
la fidela akompano.
Amikec' ne eblas pli.
Konas li malforton ĉian,
preĝe portu ĝin al li.
 
Zorgoŝarĝo ofte pezas,
kaj senfina la defi'.
Ĉion la Savant' superas.
Preĝe fuĝu ni al li.
Se forturnas sin amikoj,
preĝe diru ĝin al li.
Vin konsole ĉirkaŭbrakos
la Unika sen kopi'.
 
Vi, Savant', promesis porti
ŝarĝojn niajn tie ĉi.
Tial ilin ni demetu
ĉiujn preĝe nur ĉe vi.
Baldaŭ preĝoj ne necesos
ĉe la brila tron' de Di'.
Ĝis etern' ni restos rave
en ador' kaj laŭd' al Li.
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"What a Friend We Have in Jesus" von Joseph
M. Scriven (*1820 - †1886) ins
Esperanto durch Reinhard Pflüger in
2006-08.

Tiu ĉi Esperantigo aperis en la numero
4/2006 de la organo de Kristana Esperanto-Ligo
(KELI), en Aŭgusto de 2006.