Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Joseph M. Scriven * What a Friend We Have in Jesus Englisch Arg-726-372 2006-08-25 15:58 mgr nur diese hinzufügen
Tr. Ernst Gebhardt Welch ein Freund ist unser Jesus Deutsch Arg-729-372 2006-08-24 09:35 Manfred nur diese hinzufügen
Reinhard Pflüger Trans imag' Jesu' amikas Esperanto 2006-08 Arg-732-372 2008-03-30 23:14 Manfred nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Ho Jesu', amiko mia Esperanto 2006-08-24 Arg-727-372 | MR-449-1b 2006-08-24 09:22 Manfred nur diese entfernen

Joseph M. Scriven ,
Ho Jesu', amiko mia

 
übersetzt von Manfredo Ratislavo
 
Ho Jesu’, amiko mia,
Kiel alta estas vi!
Estas vi peranto nia,
Kiu ligas nin kun Di’.
Kiom da aflikto devas
Nenecese porti ni,
Se preĝante, Lin serĉante
Ni ne turnas nin al Li.
 
Kiam la diablo tentas
Nin kun ega energi’,
Ni ne devas timi ion,
Se kredeme preĝas ni.
Jen montriĝas la fidelo
De Jesu’, nin helpas Li,
Kiel la Savant’ potenca.
Tiun preĝe petu ni.
 
Se ni estas zorgoplenaj
Kaj nin premas tio ĉi,
Certe helpas nin Jesuo,
Niajn preĝojn aŭdas Li.
Se amikoj vin forlasas,
Diru tion nur al Li!
Li vin ŝirmos kaj konsolos.
Nur al Li vin turnu vi.
 
Ho Savanto, Vi promesis,
Ke Vi portos ja por ni
Niajn ŝarĝojn, ni do portu
Ĉion preĝe nur al vi.
Baldaŭ ni ne devos preĝi
Plu sur tiu Tero ĉi,
Tie ni senfine gloros
Vin en eternec’, ho Di’.
 
Übersetzung des englischen Gedichtes
"What a Friend We Have in Jesus" von Joseph
M. Scriven (*1820 - †1886) ins
Esperanto durch Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) in 2006-08-24.