Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Manfredo Ratislavo Pacon al la kreaĵo Esperanto 1982-10-10 Arg-643-318 | MR-003-2 2005-08-02 15:49 Manfred nur diese hinzufügen
Gottfried Keller * Friede der Kreatur Deutsch Arg-642-318 2005-08-02 15:04 Manfred nur diese hinzufügen
Richard Schulz Pacon inter kreaĵoj Esperanto 1982-10-15 Arg-644-318 2013-02-26 15:15 Manfred nur diese entfernen

Gottfried Keller,
Pacon inter kreaĵoj

 
übersetzt von Richard Schulz
 
Araneoj min naŭzadis,
Dum mi junulo estis,
De l’ plafon’ malleviĝadis,
Sur la verto-haroj pestis,
Sidis aĉe enangule;
Aŭ kuregis tarantule,
Super manoj kaj vitrino.,
De l’ mortig’ne estis fino.
 
Kiam la harar’ griziĝis,
Tiam nur mi ilin lasis.
Pli trankvile mi fariĝis.
Ilin ne plu embarasis.
Kaj fratece ni nun vivas.
Mi ne plu ekofensivas.
Mi endome, ili rete,
Ĉiu agas nun diskrete.
 
Se mi havus infaneton,
Estus patro honorata,
Montrus mi la fajnan reton,
Al la zorge edukata,
Kaj instruus ĝin ekpreni
Araneojn per la mano,
Ree ilin ekmalteni.
Amus pacon la infano!
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Friede der Kreatur" von Gottfried Keller
(Gotfrido Kelero, *1819-07-09 -
†1890-07-16) ins Esperanto durch
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) in 1982-10-15.

Pri Rikardo Ŝulco kaj lia Analiza Skolo
vidu ankaŭ: http://www.ipernity.com/doc/37943/8965446
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.