Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Manfredo Ratislavo Al la printempo Esperanto 1983-07.20 Arg-628-310 | MR-081-2 2005-05-08 14:14 Manfred nur diese entfernen
Friedrich Schiller * An den Frühling Deutsch Arg-627-310 2005-05-08 14:15 Manfred nur diese hinzufügen

Friedrich Schiller,
Al la printempo

 
übersetzt von Manfredo Ratislavo
 
Saluton, vi belulo!
Ni bonvenigas vin.
Per via flor-korbeto
Vi tre ĝojigas nin.
 
Jen estas vi denove!
Karega estas vi!
Kaj ĝojas ni elkore
Ke vin revidas ni.
 
Ĉu pensas vi ankoraŭ
Pri mia amatin'?
Min amis la knabino,
Ankoraŭ amas min.
 
De vi por la knabino
petadis florojn mi.
Nun ree mi vin petas.
Kaj vi? - Ĉu donos vi?
 
Saluton, vi belulo!
Ni bonvenigas vin.
Per via flor-korbeto
Vi tre ĝojigas nin.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "An
den Frühling" von Friedrich Schiller
(Frederiko Ŝilero, *1759 - †1805)
ins Esperanto durch Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) in
1983-07.20.