Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Vas--Szegedi, Julianna * Vekiĝo Esperanto 2004-02 Arg-626-309 2005-05-04 10:01 Manfred nur diese entfernen

Julianna Vas--Szegedi,
Vekiĝo

 
La vojoj estas
neĝkovritaj, la domoj,
krudgrizaj homoj
malvarmume sin vestas.
 
La vintro urĝas,
strebas transvivi, do, ne,
tamen, ho, mole
ĝia forto disfluas.
 
Vuale venas
laŭorde de l' naturo
stranga futuro,
palan esperon tenas.
 
La sun' timeme
kuraĝiĝas kun nuboj,
lacaj fumtuboj
spiregas frostotreme.
 
Perdita sento.
Kreskaĵeto klopodas,
finte ridetas
al la rigida vento.
 
Suno elfore
vidiĝas tra nebuloj,
grizaj okuloj
time rigardas fore.
 
Postlasi nome
paseon kaj ekspiri!
Emfaze iri
ne mute kaj pli home!
 
Verfasser dieses Esperanto-Gedichtes ist
Julianna Vas--Szegedi, veröffentlicht
2004-02.