Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Alfred Conzeth Teksista kanto Esperanto Arg-492-243 2004-06-02 21:43 Manfred nur diese entfernen
Manfredo Ratislavo Teksista kanto Esperanto Arg-491-243 2005-11-20 18:13 Manfred nur diese hinzufügen
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber Deutsch Arg-490-243 2005-11-20 17:47 Manfred nur diese hinzufügen

Heinrich Heine,
Teksista kanto

 
übersetzt von Alfred Conzeth
 
Nenia larmeto en sombraj okuloj,
Jen sidas teksistoj, mizeraj povruloj;
Germana Praregno, mort-tukon ni teksas,
Kaj en ĝin trioblan malbenon ni plektas.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al Dio, la blinda, la surda,
Al kiu ni preĝis en kredo absurda.
Ni vane esperis, ni vane predikis -
Li trompis simie, nin eĉ mistifikis.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al Reĝo, al reĝ' de riĉuloj,
Ne vidas suferon de ni mizeruloj,
Li premas el ni ja la lastan et-pundon
Kaj lasas mortigi nin kiel fi-hundon.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al nia Patrujo maljusta,
Jen kie prosperas nur trompo embuska,
Jen kie ĉe putro nur morta kaduko;
Germana Praregno, jen via mort-tuko!
Ni teksas, ni teksas!
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die
schlesischen Weber" von Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) ins
Esperanto durch Alfred Conzeth (*1913-12-08
- †1998-05-16).

Alfred Conzeth vivis en Mettmann ĉe la
germana urbo Düsseldorf. Li estis profesia
presisisto kaj korektisto ĉe la eldonejo
Droste en Düsseldorf. Li mem eldonis
Esperanto-broŝurojn kaj diversajn tradukojn
kaj tradukis ankaŭ mem. Li estis dum
multaj jaroj la eldonisto de la informilo
de la Esperanto-Societo de Düsseldorf,
la "Radsaltanto". [Laŭ informo el la
libro "Esperanto - ein Ausweg aus Babylon?
95 Jahre Esperanto in Düsseldorf", eldonita
en 2002 de Edeltraud kaj Max Hans-Jürgen
Mattusch kunlabore kun la Esperanto-Societo
Düsseldorf]