Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Emanuel Geibel * Der Mai ist gekommen Deutsch 1841 Arg-464-235 2010-05-01 22:42 Manfred nur diese hinzufügen
Ludwig Emil Meier Migrado Esperanto Arg-466-235 2006-05-07 20:51 Manfred nur diese entfernen
Ferdinand Pfeil Nun Majo alvenis Esperanto Arg-465-235 2004-04-27 10:37 Manfred nur diese hinzufügen

Emanuel Geibel,
Migrado

 
übersetzt von Ludwig Emil Meier
 
1. Nun Majo alvenis,
Burĝonas la arbar',
Do restu en hejmo,
Filistra homar'!
La nuboj ĉe ĉielo
Migradas jam for,
Laŭ ili nun fortiras
Min la migrama kor'.
 
2. Nu, patro, patrino,
Adiaŭ nun al vi,
Feliĉon ekstere
Serĉadas nun mi,
Ja, multe da vojoj
Ne vidis mi jam
Kaj multe da bonvino
Nur konas mi laŭ fam'.
 
3. Antaŭen, antaŭen
Dum hela sunradi',
Trans montoj, trans valoj
Kun vigla energi'!
La fontoj murmuras,
Bruigas arbojn vent',
La koro kun alaŭdo
Kunkantas pro kontent'.
 
4. Vespere en urbeto
Gastigos min trinkej':
"Ho, mastro, nur vinon,
Sed de bongusta plej!"
"Ekprenu gitaron,
Gajega muzikant'!"
"Prikantos mi knabinon,
De kiu mi amant'."
 
5. Se mankos restejo
Kun noktripoz' kaj vin',
Sub ĉielo mi kuŝos,1)
La steloj gardos min,
Bruanta tilio
Lulados al dormad',
La matenruĝo vekos2)
Denove al migrad'!
 
6. Migrado, migrado
Libera ĝojo vi,
En brust' freŝe blovas
La spiro de Di',
La koro ĝojegas
Por la ĉirkaŭa rond',
Ke vi do estas bela,
Ho, vasta, vasta mond'!
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Der
Mai ist gekommen" von Emanuel Geibel ins
Esperanto durch Ludwig Emil Meier (*1847-02-16
- †1919).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la libro "Esperantista Kantaro",
Kolekto unua: Germanaj kantoj popolaj kaj
studentaj, Esperantigitaj de L. E. Meier,
eldonita en 1907 de Hans Theodor Hoffmann,
Berlin W. 35, Steglitzer Str. 44.
 
1) Rimarkigo de Manfred Retzlaff: En la
"Esperantista Kantaro", el kiu mi la
tekston detajpis. la linio tekstis: Sub
ĉielo min kuŝos. Sed tio verŝajne estas
pres-eraro.
2) Ŝanĝpropono de Manfred Retzlaff: La
matenruĝ' min vekos