Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelay

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Min kaptas malgaj' en la koro,
pro kio tia trist'?
Fabel' el antikva foro
ne lasas de mi kun persist'.
 
Aere fridetas, trankvilas,
malhelas jam la Rejn'.
La monto surpinte brilas
vespere en rava scen'.
 
Tre ĉarma feino sidas,
jen supre por ador';
la ora ornamo ridas;
ŝi kombas harojn el or'.
 
Ŝi kombas per ora kombilo
kaj kantas kun pasi';
mirigas min la elbrilo
kaj forto de l' melodi'.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,
lin kaptas ve' de ekzalt'.
Li ja la rifojn ne vidas',
li vidas nur supren sen halt'.
 
Mi kredas, ke ondoj tiras
la ŝipon funden de l' Rejn';
kaj tio de l' kant' eliras
de Lorelaj-siren'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).