Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Abseits Germana Arg-367-182 2004-02-24 08:05 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Fore Esperanto 2001-04 Arg-368-182 | MR-348-1b 2004-02-24 08:11 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Abseits

 

Theodor Storm,
Fore

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Es ist so still; die Heide liegt   La erikejo kuŝas en
Im warmen Mittagssonnenstrahle,   la varma tagmezsuna brilo;
Ein rosenroter Schimmer fliegt   kaj ĉirkaŭ la ŝtontomboj jen
Um ihre alten Gräbermale;   ruĝbrilo flugas tra l’ trankvilo.1)
Die Kräuter blühn; der Heideduft   La herboj floras, la odor’
Steigt in die blaue Sommerluft.   en la aeron ŝvebas sor.
 
Laufkäfer hasten durchs Gesträuch   Skaraboj hastas tra l’ herbar’
In ihren goldnen Panzerröckchen.   en siaj bluaj kirasetoj,
Die Bienen hängen Zweig um Zweig   pendigas sin la abelar’
Sich an der Edelheide Glöckchen,   ĉe l’ de l’ erik’ sonoriletoj.2)
Die Vögel schwirren aus dem Kraut –   Svingiĝas birdoj tra l’ aer’ –
Die Luft ist voller Lerchenlaut.   alaŭda kant’ en la eter’.
 
Ein halb verfallen, niedrig Haus   Prilumigite de la sun’
Steht einsam hier und sonnbeschienen,   kaduka staras jen kabano,
der Kätner lehnt zur Tür hinaus,   rigardas el la pordo nun
Behaglich blinzelnd nach den Bienen;   abelojn siajn kamparano;
Sein Junge auf dem Stein davor   kaj lia filo apud li
Schnitzt Pfeifen sich aus Kälberrohr.   eltranĉas fluton jen por si.
 
Kaum zittert durch die Mittagsruh   Vibradon de l’ tursonoril’
Ein Schlag der Dorfuhr, der entfernten;   apenaŭ aŭdas la oldulo,
Dem Alten fällt die Wimper zu,   ekdormas li en la trankvil’,
Er träumt von seinen Honigernten.   fermiĝas sonĝe la okulo.
- Kein Klang der aufgeregten Zeit   - Ne venis la malkvietec’
Drang noch in diese Einsamkeit.   de l’ nova temp’ al ĉi solec’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).
  Traduko de la Germana poemo "Abseits" de
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2001-04.
 
    1) aŭ: ruĝbrilo flugas en trankvilo.
    2) aŭ: al de l’ erik’ sonoriletoj.