Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Theodor Storm * Oktoberlied Deutsch Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur diese hinzufügen
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur diese entfernen

Theodor Storm,
Oktobra lido

 
übersetzt von Richard Schulz
 
Folioj falas en nebul'.
Ni vinon nun gustumu!
La grizan tagon kune ni
Orumu, ja orumu!
 
Kaj turbulentas la veter'
Kristane aŭ pagane,
La Tero estas ja la Ter':
La vento bruas vane.
 
Kaj plendas iam ajn la kor', -
Tintigu ni la glasojn!
Ni scias ja, bravega kor'
Ne timas embarasojn.
 
Folioj falas en nebul'.
Ni vinon nun gustumu!
La grizan tagon kune ni
Orumu, ja orumu!
 
Aŭtunas, sed atendu nur,
Atendu iomete!
Printemp', violoj kaj ĉiel'
Ridados ĉiuj vete.
 
Ebriaj tagoj ekas nun.
Ne volas ni enui.
Ni volas ilin, kara ul',
Elĝui, ja elĝui.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Oktoberlied" von Theodor Storm (Teodoro
Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04)
ins Esperanto durch Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26).

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.