Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Theodor Storm * Oktoberlied Deutsch Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur diese entfernen
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur diese hinzufügen

Theodor Storm,
Oktobra kanto

 
übersetzt von Manfredo Ratislavo
 
Nebulas, falas foliar’;
La glason vi plenigu!
La grizan tagon ni al ni
Per vino pliheligu!
 
Se furiozas ĉio ĉi
Ekstere en la mondo,
Ne estas detruebla ja,
La bela tera rondo!
 
Se tremas ankaŭ via kor’,
La glasojn vi tintigu!
La ŝtormo ekster nia dom’
Min ne malkuraĝigu!
 
Nebulas, falas foliar’;
La glason vi plenigu!
La grizan tagon ni al ni
Per vino pliheligu!
 
Aŭtuno regas ĉie, sed
Atendu nur tempeton!1)
La suno ridos, la printemp’
Kreskigos ja floreton.
 
La bluaj tagoj ekas nun,
Ni volas ilin ĝui;
La tempo fluas, vane ni
Ne lasu ĝin forflui!
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Oktoberlied" von Theodor Storm (Teodoro
Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04)
ins Esperanto durch Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04).
 
1) aŭ eble:\\Atendu nur momenton!\\La suno
ridos, la printemp’\\Kalmigos ja la
venton.