Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Georg Heym * Deine Wimpern, die langen Germana Arg-341-171 2014-07-11 16:33 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Viaj okulharoj, la longaj Esperanto Arg-342-171 2014-07-11 16:35 Manfred nur tiun forigu

Georg Heym,
Viaj okulharoj, la longaj

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Viaj okulharoj, la longaj,
akvoj mornaj de viaj okuloj,
lasu min sinki en ilin,
lasu min iri profunden.
 
Grimpas la ministo en la ŝakton
kaj ŝanceliĝas ties trista lampo
super la pordo de la ercoj,
alte sur la ombra vando,
 
Vidu, mi grimpas profunden
por forgesi en via sino
en la foro tion, kio de supre muĝas,
la helon, turmentojn kaj la tagon.
 
Ĉe la kampoj kunkreskas,
kie staras la vento, ebrie de l' greno,
alte dornoj, altaj kaj malsanaj
kontraŭ la ĉielblu'.
 
Donu al mi la manon,
ni kunkresku
al predo de l' vento,
kiel sola birdoparo fluganta.
 
Aŭdi somere
la orgenojn de la lacaj fulmotondroj,
bani en aŭtuna lumo
ĉe l' bordo de l' blua tago.
 
De tempo al tempo ni staru
ĉe l' rando de la morna puto
por vidi profunden en la kvieton,
por serĉi nian amon.
 
Aŭ ni elpaŝu
el la ombro de la oraj arbaroj
grande en vesperan ruĝon,
kiu tuŝas al vi softe la frunton.
 
Dia malĝojo,
silentu pri l' eterna amo,
levu la kruĉon,
trinku la dormon.
 
Foje stari ĉe la fino,
kie la maro flavece makulita
naĝas jam mallaŭte
en la golfon septembran.
 
Supre ripozi
en la domo de la raraj floroj,
ĝis trans la rokojn malsupren
kantas kaj tremas la vento.
 
Sed de la poplo,
kiu elstaras en la eternan bluon,
falis jam bruna folio,
sur via nuko ĝi ripozas.
 
Traduko de la Germana poemo "Deine Wimpern,
die langen" de Georg Heym (*1887 -
†1912) en Esperanton de Hans-Georg
Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tradukita de Donjo kaj Cezar.
Pri la verkinto Georg Heym vidu la
vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Georg_Heym.