Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Kaiser, Hans-Georg Soldatokanto Esperanto Arg-266-134 2005-02-03 11:12 Manfred nur diese entfernen
N. N. 02 * Soldatenlied Deutsch Arg-265-134 2005-02-05 19:34 Manfred nur diese hinzufügen

N. N. 02,
Soldatokanto

 
übersetzt von Hans-Georg Kaiser
 
1. Turniĝi kien mi povus
en tiu trista temp'?
En ĉiu loko sin trovus
milit' kaj malkontent'.
La rekrutiga band',
nin ĉasas en la land'.
Soldato ĉiu fariĝu:
servisto kiel vagant'.
 
2. En nokto ili alvenis
kun ruz' al mia lit'.
La leŭtenant' min ekprenis,
ne eblis plu evit'.
"Ekstaru, pigra frat',
vin vokas via ŝtat'.
Soldatojn ni bezonas,
ne eblas iu kompat'."
 
3. Mi marŝas en katenoj
simile al kaptit'.
Batate sub malbenoj,
mi stumblas al milit'.
Ho, Dio, gardu min,
mi ege petas vin!
La sorton mi akceptos,
mi eble kulpas ĝin.
 
4. La reĝo nun decidis,
ke estas do milit'.
Soldatojn oni mortigas
batale sen hezit'.
Militoj voras nin,
rekrutojn kiel min.
Milmiloj devas morti,
sur kampoj sternas sin.
 
5. Por l' reĝo mi batalos,
ĝis mi ne vivos plu,
ĝis mia korpo falos
en tombon en la fru'.
Jen la soldatofin'!
Ho, Di', kompatu nin!
Tre multaj jam formortis.
Kaj kiam trafos min?
 
6. Se la kanonoj knalas,
ektremas la aer'.
La kamaradoj falas
kaj sinkas al la ter'.
Ĝemad' el ĉiu flank'
en la soldata rang'
Torentoj ruĝaj fluas.
Ho, vi senkulpa sang'.
 
7. "Adiaŭ nun, familio,
amik', doloras tre,
Mi devas nun, ĉe Dio,
al nia rezidej'.
Se restos kampe mi,
preĝu por mi al Di'.
Ĉielen Li min prenu,
animon mian al si."
 
8. "Ho, patro kaj gefratoj,
do jam ne ploru min.
Mi marŝas kun soldatoj,
ne eblas ŝanĝi ĝin.
Regas en tiu sfer'
nur mon' kaj malsincer'
Riĉuloj restas hejme,
soldatojn kovros ter'."
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Soldatenlied" von N. N. 02 ins Esperanto
durch Hans-Georg Kaiser (Cezar,
*1954-05-21).

Tiu ĉi germana poemo, kies verkinto estas
nekonata, ekestis verŝajne en la 18a
jarcento. La unua, kvara kaj oka strofoj
troveblas ekzemple en la interreto en
"http://www.molwert.de/Lieder". Tie
troviĝas ankaŭ la melodio de la kanto,
kiun oni povas ekaŭdi tie pere de
aŭdio-konektilo, se oni alklakas sur la
koncerna ttt-pagho la suban ŝaltilon.