Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Al la ĝojo Esperanto Arg-889-133 2008-02-27 19:35 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Al la ĝojo Esperanto 1958 Arg-263-133 2004-01-16 21:13 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al la ĝojo Esperanto 1982 Arg-264-133 2004-01-16 21:22 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Schiller * An die Freude Germana Arg-262-133 2004-01-16 21:17 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 
tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĝoj'! Fajrero belradia!   Ĝojo, bela sparko dia,
Elizea di-filin'!   de l’ ĉielo vi filin’,
fajrebrie ni al via   ĝoje staras ni en via
templo iras, preĝi vin.   templo kaj adoras vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate   Sorĉe ĉio religiĝas,
de l' rigora mod' la ŝir',   kio apartigis sin,
ĉiuj homoj sentas frate,   ĉiuj homoj gefratiĝas,
se vi ŝirmas per flugil'.   kie vi restigas vin.
 
Ĥoro:   Ĥoro:
Jen brakumoj al milmiloj,   Estu chirkaŭbrakumitaj,
Jen ĉi kis' al tuta mond'!   lasu kisi vin, homar’ !
Fratoj! super stela rond'   Estu unu amikar'
loĝas patro por ni, filoj!   ĉiuj homoj disigitaj!1)
 
Se la granda ĵet' bontrafis   Se vi faris grandan ĵeton
kaj amikon gajnis vi,   kaj amikon gajnis vi,
se virina am' vin ravis:   aŭ akiris virineton,
Vin enmiksu kun ĝojkri'!   kunjubilu vi kun ni !
Jes, se eĉ nur unu koro   Ja – se vin nur amas iu
estas via en la mond'!   en la bela, vasta mond’!
Kaj se ne -- do vin kun ploro   Kiu restas sola, tiu
ŝtelu for el nia mond'.   plore iru el la rond’!
 
Ĥoro:   Ĥoro:
Ĉiu sub ĉielo glata   ......
donu sin al simpati',   ......
al la steloj gvidas ĝi,   ......
kie tronas Nekonata.   ......
 
Ĉiu sur la brust' Natura   ......
suĉas sukon de la ĝoj'   ......
kor' malbona, koro pura   ......
sekvas ŝin laŭ roza voj'.   ......
Ŝi vinberojn, kisojn donas   ......
kaj amikon sen pridub',   ......
en volupt' la vermo dronas,   ......
vidas Dion la kerub'.   ......
 
Ĥoro:   Ĥoro:
Ĉu genuas vi, milmiloj?   ......
Vi kreinton sentas, mond'?   ......
Serĉu super stela rond',   ......
loĝas Li trans astro-briloj!   ......
 
En eterno de l' Naturo   ......
Ĝojo estas la risort'.   ......
En la mondhorloĝ' por kuro   ......
radojn pelas ŝia fort'.   ......
Ŝi el ĝermoj logas berojn,   ......
sunojn regas ŝia gvid'   ......
Ŝi tra l' spaco rulas sferojn   ......
trans la astronoma vid'.   ......
 
Ĥoro:   Ĥoro:
Kiel sur la pompaj vojoj   ......
sunoj sur la firmament',   ......
gaje marŝu, frata gent',   ......
kiel venki la herooj!   ......
 
Esploriston ŝi alridas   ......
el la fajrspegul' de l' Ver',   ......
sur krutaĵ' de l' Virto gvidas   ......
ŝi la homon de toler',   ......
sur Kred-Monto sunobrila   ......
flirtas ŝia flag' el or',   ......
ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila   ......
vidas ni en anĝel-ĥor'.   ......
 
Ĥoro:   Ĥoro:
Ho toleron, paciencon,   ......
fratoj, por pli bona mond'!   ......
Donos super stela rond'   ......
granda Dio rekompencon!   ......
 
Ĉu pripagi diojn? Vanto!   ......
Ĉu simili? Bela pen'!   ......
Venu ĝoji kun ĝojanto   ......
la mizero, la ĉagren'.   ......
Venĝ'? Kolero? En forgeson!   ......
Jen pardon' al malamik'!   ......
Liaj larmoj havu ĉeson,   ......
lin ne boru pento-pik'.   ......
 
Ĥoro:   Ĥoro:
En ŝuldlibroj plu nenio!   ......
Mondon regu harmoni'!   ......
Fratoj! Kiel juĝis vi,   ......
tiel juĝos pri vi Dio!   ......
 
Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,   ......
en orsango de l' vinber',   ......
mildon trinkas kanibaloj,   ......
heroecon malesper'.   ......
Se rondiras la botelo,   ......
fratoj, saltu el la sid',   ......
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:   ......
Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'!   ......
 
Ĥoro:   Ĥoro:
Himnas Lin abismo stela,   ......
serafar' kun glora cit'.   ......
Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',   ......
supre, trans la tend' ĉiela!   ......
 
En suferoj: firma forto,   ......
al senhelpaj: ŝirma brust',   ......
eternec' al ĵura vorto,   ......
eĉ al malamiko: just'.   ......
Virfiero kontraŭ tronoj,   ......
kvankam sangon kostu spit',   ......
al merito estu kronoj,   ......
kaj pereo al insid'!   ......
 
Ĥoro:   Ĥoro:
Fermu vin en sankta rondo,   ......
Ĵuru do kun glaso-lev',   ......
pri l' fidelo al la Dev',   ......
je l' Reganto de l' Stel-Mondo!   ......
 
  Traduko de la Germana poemo "An die Freude"
de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1982.
Traduko de la Germana poemo "An die Freude"
de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976) en 1958.
   
 
    1) Tiu verso ne tute redonas la enhavon de
la koresponda origina strofo.