Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Joachim Gießner Al la ĝojo Esperanto Arg-889-133 2008-02-27 19:35 Manfred nur diese hinzufügen
Kálmán Kalocsay Al la ĝojo Esperanto 1958 Arg-263-133 2004-01-16 21:13 Manfred nur diese entfernen
Manfredo Ratislavo Al la ĝojo Esperanto 1982 Arg-264-133 2004-01-16 21:22 Manfred nur diese hinzufügen
Friedrich Schiller * An die Freude Deutsch Arg-262-133 2004-01-16 21:17 Manfred nur diese hinzufügen

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 
übersetzt von Kálmán Kalocsay
 
Ĝoj'! Fajrero belradia!
Elizea di-filin'!
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l' rigora mod' la ŝir',
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil'.
 
Ĥoro:
Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis' al tuta mond'!
Fratoj! super stela rond'
loĝas patro por ni, filoj!
 
Se la granda ĵet' bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am' vin ravis:
Vin enmiksu kun ĝojkri'!
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond'!
Kaj se ne -- do vin kun ploro
ŝtelu for el nia mond'.
 
Ĥoro:
Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati',
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.
 
Ĉiu sur la brust' Natura
suĉas sukon de la ĝoj'
kor' malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj'.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub',
en volupt' la vermo dronas,
vidas Dion la kerub'.
 
Ĥoro:
Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi kreinton sentas, mond'?
Serĉu super stela rond',
loĝas Li trans astro-briloj!
 
En eterno de l' Naturo
Ĝojo estas la risort'.
En la mondhorloĝ' por kuro
radojn pelas ŝia fort'.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid'
Ŝi tra l' spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid'.
 
Ĥoro:
Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament',
gaje marŝu, frata gent',
kiel venki la herooj!
 
Esploriston ŝi alridas
el la fajrspegul' de l' Ver',
sur krutaĵ' de l' Virto gvidas
ŝi la homon de toler',
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag' el or',
ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor'.
 
Ĥoro:
Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond'!
Donos super stela rond'
granda Dio rekompencon!
 
Ĉu pripagi diojn? Vanto!
Ĉu simili? Bela pen'!
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren'.
Venĝ'? Kolero? En forgeson!
Jen pardon' al malamik'!
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pento-pik'.
 
Ĥoro:
En ŝuldlibroj plu nenio!
Mondon regu harmoni'!
Fratoj! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio!
 
Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l' vinber',
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper'.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid',
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'!
 
Ĥoro:
Himnas Lin abismo stela,
serafar' kun glora cit'.
Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',
supre, trans la tend' ĉiela!
 
En suferoj: firma forto,
al senhelpaj: ŝirma brust',
eternec' al ĵura vorto,
eĉ al malamiko: just'.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit',
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid'!
 
Ĥoro:
Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev',
pri l' fidelo al la Dev',
je l' Reganto de l' Stel-Mondo!
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "An
die Freude" von Friedrich Schiller (Frederiko
Ŝilero, *1759 - †1805) ins Esperanto
durch Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976) in 1958.