Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur diese hinzufügen
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Englisch 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur diese entfernen
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Deutsch Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur diese hinzufügen
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur diese hinzufügen

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 
übersetzt von Manfredo Ratislavo
 
1. Ni estis ja en mano Dia,
dum brilis super ni la Sun'.
Protektu nin per mano Via
dumnokte, Dio, ankaŭ nun!
 
2. La ter' cirkulas ĝis la veno
de l' nova tag', ripozas ni
dum tiu nokt' en Via beno1)
ĝis la mateno, kara Di'.
 
3. Nun kiam en malhel' fordronas
la Sun' en tiu ĉi vesper',
multvoĉe Via laŭdo sonas
alialoke sur la Ter'.
 
4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta
la Teron lumo de l' maten',
senĉese estas plusonanta
preĝado de la homoj jen.
 
5. Ja estas, Dio ĉiopova,
senlima Via regno, nin
konduku al la tago nova
en Via regno je la fin'!
 
Übersetzung des englischen Gedichtes "The
day Thou gavest, Lord, is ended" von John
Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15)
ins Esperanto durch Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) in
2004-01-10.
 
1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.