Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun aldonu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun forigu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Frieder Weigold
 
1. Ni estis ja en mano Dia,   1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,
dum brilis super ni la Sun'.   Kaj profundiĝas la senlum'.
Protektu nin per mano Via   Vi gardis nin de ajn doloro.
dumnokte, Dio, ankaŭ nun!   Nin gardu ankaŭ dum noktum'!
 
2. La ter' cirkulas ĝis la veno   2. Ni rotacias en la tagon.
de l' nova tag', ripozas ni   En nokta paco dormas ni.
dum tiu nokt' en Via beno1)   Kaj portas lumon trans la maro
ĝis la mateno, kara Di'.   La suno, kie brilas ĝi.
 
3. Nun kiam en malhel' fordronas   3. Senĉese kiel la mateno
la Sun' en tiu ĉi vesper',   Briladas super tera rond',
multvoĉe Via laŭdo sonas   Eksonas laŭdo pro la beno
alialoke sur la Ter'.   Al ĉiu sur la vasta mond'.
 
4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta   4. La suno, kiu ĵus subiris,
la Teron lumo de l' maten',   Ja brilas en plu fora land'!
senĉese estas plusonanta   La gloron, kiun ni admiris,
preĝado de la homoj jen.   Anoncas plu preĝada kant'.
 
5. Ja estas, Dio ĉiopova,   5. Pereas regnoj. Tiel estu!
senlima Via regno, nin   Kaj sole staras via tron',
konduku al la tago nova   Ke sole via regno restu
en Via regno je la fin'!   Je fina tag' sub unu kron'.
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-01-10.

 
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.
 
1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.