Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Vasilij Devjatnin Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur diese entfernen
N. N. 98 Der Engel [-] Deutsch Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur diese hinzufügen
Boris Mirski La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur diese hinzufügen
N. N. 97 The Angel Englisch Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur diese hinzufügen
Михаил Лермонтов * Ангел Russisch Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur diese hinzufügen

Михаил Лермонтов,
Anĝelo

 
übersetzt von Vasilij Devjatnin
 
En mezo de nokto, en blua ĉielo,
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado
Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.
 
Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn
Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—
Kaj lia laŭdado ne estis malvera.
 
Animon tre junan en brakoj li tenis;
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.
Kaj sono de l' kanto en juna animo
Restadis sen vort', sed kun viva estimo.
 
Tre longe en mondo ĝi estis premata,
Je revo mirinda pri Di' plenigata!
Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.
 
Übersetzung des russischen Gedichtes
"Ангел" von Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) ins
Esperanto durch Vasilij Devjatnin (*1862
- †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.