Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Михаил Лермонтов * Ангел Russisch Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur diese hinzufügen
N. N. 98 Der Engel [-] Deutsch Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur diese hinzufügen
Vasilij Devjatnin Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur diese hinzufügen
Boris Mirski La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur diese entfernen
N. N. 97 The Angel Englisch Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur diese hinzufügen

Михаил Лермонтов,
La anĝelo

 
übersetzt von Boris Mirski
 
Kun kanto solena en nokta ĉiel'
Sin portis mirinda anĝel';
Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'
Atentis la himnon de l' mond'.
 
Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'
Sub branĉoj de pura Eden';
Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'
Elflugis sincere el kor'.
 
En brakoj animon li portis al ter',
Al mond' de malĝojo, mizer';
Kaj restis la kanto en juna anim'
Sen vorto, sen unu esprim'.
 
Kaj plena je stranga, mirinda dezir'
Ĝi vagis en mond' de sopir',
Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'
La veaj motivoj de l' ter'.
 
Übersetzung des russischen Gedichtes
"Ангел" von Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) ins
Esperanto durch Boris Mirski.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html
.