Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Anjo de Tharaŭ Esperanto Arg-2098-1034 2014-05-31 12:29 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 93 Anjo de Tharaŭ Esperanto Arg-2099-1034 2014-05-31 12:53 Manfred nur tiun forigu
Simon Dach * Ännchen von Tharau Germana Arg-2097-1034 2014-05-31 12:23 Manfred nur tiun aldonu

Simon Dach,
Anjo de Tharaŭ

tradukita de N. N. 93
 
Anjo de Tharaŭ plej plaĉas al mi;
pli ol trezoro valoras ja ŝi.
Ankaŭ la koron en amsimpati'
Anjo de Tharaŭ donacis al mi.
Anjo de Tharaŭ pli kara ol or',
vi, mia vivo kaj sango kaj kor'!
 
Eĉ se malsano renkontas nin du
kaj militiro, disigo, malĝu',
tamen pli forte kunligus destin'
ĝis lasta spiro de l'viv' ambaŭ nin!
Anjo de Tharaŭ pli kara ol or',
vi, mia vivo kaj sango kaj kor'!
 
Kiel palmarbo post pluva veter'
multe ple rekte ekstaras el ter',
tiel la am' pligrandiĝos en kor'
post la mizero kaj brula dolor'.
Anjo de Tharaŭ pli kara ol or',
vi, mia vivo kaj sango kaj kor'!
 
Kaj se forprenos vin iam la sort'
kaj al senluma kondukus vin bord',
tiam mi sekvus tra fajro kaj mar',
tra malamika eĉ militistar'.
Anjo de Tharaŭ pli kara ol or',
vi, mia vivo kaj sango kaj kor'!
 
.........................................

Traduko de la Germana poemo "Ännchen von
Tharau" de Simon Dach en Esperanton de N.
N. 93.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann.