Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Kerner, Justinus * Wohl auf noch getrunken Deutsch 1809 Arg-2089-1030 2015-01-27 23:51 Manfred nur diese hinzufügen
Meier, Ludwig Emil Eltrinku la vinon Esperanto Arg-2090-1030 2014-05-30 10:37 Manfred nur diese hinzufügen
Retzlaff, Manfred Nun estu trinkata Esperanto 2014 Arg-2265-1030 2015-01-28 00:00 Manfred nur diese entfernen

Justinus Kerner,
Nun estu trinkata

 
übersetzt von Manfred Retzlaff
 
Nun estu trinkata brilanta la vin'!
Karuloj, mi devas forlasi nun vin.
Adiaŭ vi montoj kaj patra vi dom',
Pelata mi estas migrema mi hom'.
 
La suno ne restas sur lok' ĉe l' ĉiel',
Ĝi iras antaŭen laŭ sia korpel'.
La ondo ne restas soleca ĉe l' strand'.
La ŝtormo bruadas potence tra l' land'.
 
Kun hasta nubaro la bird' flugas jen
Kaj kantas enfore pri sia reven'.
Peliĝas nun same la hom-junular',
Por migri eksteren tra lando kaj mar'.
 
Salutas lin tie jen super la mar'
El lia hejmlando veninta birdar';
Odoras hejmece ĉirkaŭe de li,
Peliĝas aere eĉ ĝis tie ĉi.
 
La birdoj rekonas la domon de li,
La florojn li plantis pro am' tie ĉi.
La amo, ĝi sekvas lin ja ĉie ĉi,
Hejmeca fariĝas la foro por li.
 
 
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Wohl
auf noch getrunken " von Justinus Kerner
(*1786-09-18 - †1862-02-21) ins
Esperanto durch Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
in 2014.