Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Ludwig Emil Meier Eltrinku la vinon Esperanto Arg-2090-1030 2014-05-30 10:37 Manfred nur diese entfernen
Manfred Retzlaff Nun estu trinkata Esperanto 2014 Arg-2265-1030 2015-01-28 00:00 Manfred nur diese hinzufügen
Justinus Kerner * Wohl auf noch getrunken Deutsch 1809 Arg-2089-1030 2015-01-27 23:51 Manfred nur diese hinzufügen

Justinus Kerner,
Eltrinku la vinon

 
übersetzt von Ludwig Emil Meier
 
Eltrinku la vinon, foriras nun mi;
adiaŭ, karuloj, en hejm' tie ĉi!
Adiaŭ, vi montoj, gepatra tegment',
perforte fortiras min freŝa la vent'.
 
La suno ne restas ĉe sama stelar',
trans landojn ĝi migras kaj super la mar'.
La ondoj ne haltas ĉe sia la bord',
la ventoj forkuras muĝante kun fort'.
 
Kun nuboj rapidaj la bird' flugas for,
al landoj tutfremdaj ĝin tiras la kor'.
Kaj tiel junulo migremas sen fin',
simila al tero, al sia patrin'.
 
Salutas lin sonoj konataj trans mar',
de l'hejm' alfluginta kantanta birdar';
Lin tuŝas de floroj intima odor',
la ventoj patrujaj alblovas ĝin for.
 
La birdojn li konas el sia hejmland',
la florojn li iam kolektis, amant';
kaj amo lin sekvas, sekreta mister',
lin faras enhejma sur fremda la ter'.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Wohl
auf noch getrunken " von Justinus Kerner
(*1786-09-18 - †1862-02-21) ins
Esperanto durch Ludwig Emil Meier (*1847-02-16
- †1919).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
La esperantigon de tiu ĉi kanto mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la libreto
"Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de
la eldonejo Ferdinand Hirt u. Sohn en
Lepsiko (Leipzig), Germanio.