Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Lord George Gordon Byron * My soul is dark Angla Arg-2060-1018 2014-05-20 20:08 Manfred nur tiun aldonu
Leopold Blumental Nokt' en la koro Esperanto Arg-2061-1018 2014-05-20 16:42 Manfred nur tiun forigu

Lord George Gordon Byron ,
Nokt' en la koro

 
tradukita de Leopold Blumental
 
Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . .
Vi tuj ekkantu, kantisto!
Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,
Vi miron faras, artisto.
 
Se kor' ankoraŭ havas esperon,
Per kanto ĝi revekiĝos;
Se la okulo kaŝis larmeron,
Denove ĝi eklarmiĝos.
 
Kant' via tondru mondan doloron!
La gajon mi ne komprenos . . .
Vi min plorigu, movu la koron,
Aŭ mia brust' ne eltenos.
 
Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
Silentan premis la ĉeno! . . .
La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis
Kiel vazet' de veneno.
 
Traduko de la Angla poemo "My soul is
dark" de Lord George Gordon Byron
(*1788-01-22 - †1824-04-18) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejn
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.
La poemo-traduko troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php
kaj en
http://eo.wikisource.org/wiki/Fundamenta_Krestomatio/Nokt'_en_la_koro.