eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Antoni Grabowski | Sur monteto tie staras | Esperanto | Arg-2048-1011 | 2014-05-18 13:13 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 88 | * Tam na górze jawor stoi, | Pola | Arg-2047-1011 | 2014-05-17 11:43 Manfred | nur tiun forigu |
N. N. 88, | N. N. 88, | |
tradukita de Antoni Grabowski | ||
La kozako | ||
Sur monteto tie staras | Tam na górze jawor stoi, | |
Verda la acero; | jawor zielonieńki. | |
Mortas juna la kozako | Ginie kozak w cudzej stronie, | |
Sur la fremda tero: | kozak młodziusieńki. | |
"Mortas mi, en fremda lando | „Ginę, ginę w cudzej stronie, | |
Venas mia fino, | śmierć mi oczy tuli, | |
Do alvoku la patrinon, | proszę ciebie, moja miła, | |
Mia amatino!" | donieś to matuli.” | |
Kaj alvenis la patrino, | Przyszła matka, przyszła matka, | |
Venis patrineto, | przyszła matuleńka, | |
Turnis palan la vizaĝon | obróciła blade lica | |
Kontraŭ la fileto: | przeciw synaleńka: | |
"Ho fileto, mia kara, | „Otóż widzisz, mój syneczku, | |
Devis vi perei, | moje drogie dziecię! | |
Ĉar ne volis vi konsilojn | Nie słuchałeś ojca, matki, | |
De l' patrin' obei." | takież twoje życie.” | |
"Mi vin petas, patrineto, | „Proszę matko, proszę matko, | |
Bele enterigu: | pięknie pochowajcie, | |
Oni batu sonorilojn, | niech we wszystkie biją dzwony, | |
Kaj orgen-ludigu; | w organ mi zagrajcie, | |
Sed ne gvidu min al tombo | niechaj tylko nie chowają | |
Pastroj, nek diakoj, | cmentarniane diaki, | |
Nur en teron ukrainaj | jeno same ukraińskie | |
Metu min kozakoj." | grzebią mnie kozaki.” | |
Verkinto de tiu ĉi Pola poemo estas N. N. 88. La teksto troviĝas interlie en http://www.bibliotekapiosenki.pl/Tam_na_gorze_jawor_stoi, varianto 2. La melodion verkis Stanisław Moniuszko, pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Stanisław_Moniuszko. | ||
Traduko de la Pola poemo "Tam na górze jawor stoi," de N. N. 88 en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la libro "Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig), Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann, sur paĝo 46. La teksto troviĝas ankaŭ en http://donh.best.vwh.net/Esperanto/ iteraturo/Poezio/parnaso/la_kozako.html. |