export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Antoni Grabowski | Sur monteto tie staras | Esperanto | Arg-2048-1011 | 2014-05-18 13:13 Manfred | only this remove | |
N. N. 88 | * Tam na górze jawor stoi, | Polish | Arg-2047-1011 | 2014-05-17 11:43 Manfred | only this add |
N. N. 88, |
translated by Antoni Grabowski |
La kozako |
Sur monteto tie staras |
Verda la acero; |
Mortas juna la kozako |
Sur la fremda tero: |
"Mortas mi, en fremda lando |
Venas mia fino, |
Do alvoku la patrinon, |
Mia amatino!" |
Kaj alvenis la patrino, |
Venis patrineto, |
Turnis palan la vizaĝon |
Kontraŭ la fileto: |
"Ho fileto, mia kara, |
Devis vi perei, |
Ĉar ne volis vi konsilojn |
De l' patrin' obei." |
"Mi vin petas, patrineto, |
Bele enterigu: |
Oni batu sonorilojn, |
Kaj orgen-ludigu; |
Sed ne gvidu min al tombo |
Pastroj, nek diakoj, |
Nur en teron ukrainaj |
Metu min kozakoj." |
Translation of the Polish poem "Tam na górze jawor stoi," by N. N. 88 into Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la libro "Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig), Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann, sur paĝo 46. La teksto troviĝas ankaŭ en http://donh.best.vwh.net/Esperanto/ iteraturo/Poezio/parnaso/la_kozako.html. |