eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Antoni Grabowski | Sur monteto tie staras | Esperanto | Arg-2048-1011 | 2014-05-18 13:13 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 88 | * Tam na górze jawor stoi, | Pola | Arg-2047-1011 | 2014-05-17 11:43 Manfred | nur tiun aldonu |
N. N. 88, |
tradukita de Antoni Grabowski |
La kozako |
Sur monteto tie staras |
Verda la acero; |
Mortas juna la kozako |
Sur la fremda tero: |
"Mortas mi, en fremda lando |
Venas mia fino, |
Do alvoku la patrinon, |
Mia amatino!" |
Kaj alvenis la patrino, |
Venis patrineto, |
Turnis palan la vizaĝon |
Kontraŭ la fileto: |
"Ho fileto, mia kara, |
Devis vi perei, |
Ĉar ne volis vi konsilojn |
De l' patrin' obei." |
"Mi vin petas, patrineto, |
Bele enterigu: |
Oni batu sonorilojn, |
Kaj orgen-ludigu; |
Sed ne gvidu min al tombo |
Pastroj, nek diakoj, |
Nur en teron ukrainaj |
Metu min kozakoj." |
Traduko de la Pola poemo "Tam na górze jawor stoi," de N. N. 88 en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la libro "Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig), Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann, sur paĝo 46. La teksto troviĝas ankaŭ en http://donh.best.vwh.net/Esperanto/ iteraturo/Poezio/parnaso/la_kozako.html. |